Unua koncilio de Niceo
Unua koncilio de Niceo | ||
---|---|---|
ekumena koncilio | ||
Komenco | majo 0325 vd | |
Fino | julio 0325 vd | |
Poste | Unua koncilio de Konstantinopolo vd | |
Geografia situo | 40° 25′ 48″ N, 29° 43′ 12″ O (mapo)40.4329.72Koordinatoj: 40° 25′ 48″ N, 29° 43′ 12″ O (mapo) | |
Lando(j) | Roma regno vd | |
| ||
Unua koncilio de Niceo | |
---|---|
1-a Ekumena Koncilio | |
Dato | 325 |
Agnoskata de | Romkatolikoj, Ortodoksuloj, Koptoj, Apostolaj Armenoj, Luteranoj kaj Anglikana Eklezio |
Antaŭa koncilio | Koncilio de Jerusalemo |
Posta Koncilio | Unua koncilio de Konstantinopolo |
Kunvokita de | Imperiestro Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio |
Prezidita de | Sankta Ozio de Kordovo |
Partoprennombro | 300 |
Ĉeftemo | Arianismo |
La Unua koncilio de Niceo (antikve-greke Πρώτη Σῠ́νοδος τῆς Νῑκαίᾱς, Prṓtē Súnodos tē̂s Nīkaíās, latine Concilium Nīcaenum prīmum) estas kristana koncilio, okazina en la jaro 325 en Niceo (nuntempe İznik), urbo en nuna Turkio kaj kunvokita de la romia imperiestro Konstanteno la 1-a, sub konsilo de la episkopo Sankta Ozio de Kordovo.
Historia kunteksto
[redakti | redakti fonton]Konstanteno celis la daŭran unuecon de la Romia Imperio, en grava risko je dividiĝo, unuigante la diversajn religiajn frakciojn kiu en tiu momento konfrontiĝis pro diversaj kredoj kaj doktrinoj de diversaj influigaj episkopoj el diversaj provincoj de la imperio. En tiu epoko ekzistis tri kristologiaj doktrinoj en la 4-a jarcento, kiu temis pri la rilatoj kaj naturo de la Filo respekte al la Patro:
- La unua kaj plej konata estis Arianismo, de la elstara episkopo de Aleksandrio (Ario) kaj de Eŭsebio de Nikomedio, kiu arde subtenis la ideon ke la Filo, kiu enkarniĝis en Jesuo de Nazareto, estis la unusola Filo de Dio kaj pro tio Li havis komencon estinte la unua kreitaĵo, kaj konsekvence, li ne estis kun-eterna kun sia Patro, kiel defendis la protektita episkopo de la reĝino Zenobia, Paŭlo de Samozato.
- La dua doktrino, kontraŭa al la antaŭa, defendis la egalecon de la Filo kaj la Patro, ambaŭ la sama Dio ĉar ambaŭ havis la saman substancon (antikve-greke ὁμοούσιος, homooúsios), tio estas, kunsubstanco. La episkopo Aleksandro de Aleksandrio kaj lia sukceda diakono, Atanazio, defendis ĉi tiun vidpunkton.
- Poste disvolviĝis la tria, kiu estis inter la du antaŭaj, kaj kies sekvantoj estas ĝenerale konataj kiel duonarianoj. Bazilio de Anciro estis unu el la ĉefaj reprezentantoj. La duonarianoj kredis ke la Filo estis el simila substanco de la Patro (antikve-greke ὁμοιούσιος, homoioúsios), sed ne egale al la Patro.
Post la venko de la grupo kiu defendis la kunsubstanco, Ario estis konsiderata herezulo, pro lia neado akcepti la finan decidon de la Koncilion, kaj ekskomuniita kune kun aliaj du episkopoj.
La Koncilio
[redakti | redakti fonton]Al la Koncilio ĉeestis pli ol tricent episkopoj. La Imperiestro elektis al Ozio de Kordovo, kiu oficiale reprezentis lin, kaj la Papo Silvestro la 1-a sendis por reprezenti sin du romajn sacerdotojn, Viktoron kaj Vicention. Preskaŭ ĉiuj konciliaj pastroj kondamnis la doktrinon de Ario, kiu subtenis ke la Filo estis kreitaĵo de Dio. Tamen, la duonarianoj, kiuj estis la plimulto en la Koncilio, oponiĝis al la vorto ομοουσιος (el sama substanco), proponita de Atanazio, ĉar li sugestis ke la Patro kaj la Filo estis la samo.
Finfine oni decidis favore al Atanazio, proklamante ke Jesuo estis kunsubstanca kun la Patro (ομοουσιον τω πατρι). Kun tiu ĉi formulo kiel bazo, estis redaktita la Nicea Kredo en kiu resumiĝis la kristana doktrinaro, ĉefe tiu kiu rilatiĝas al Jesuo. Tiu simbolo aŭ kredo estis tuj proponata antaŭ la asembleo.
La imperiestro Konstanteno deklaris ke tiuj kiuj ne akceptos la Nicean Kredon estos forpelitaj de la Imperio. Ario kaj Eŭsebio de Nikomedio ne subskribis la kredon kaj pro tio estis kondamnitaj al la ekzilo kaj bruligo de ĉiuj iliaj verkaĵoj. Tamen, Konstanteno estis fine baptita de Eŭsebio de Nikomedio, kiu neniam perdis la ekleziajn rajtojn. Poste estis forigata la kondamno al arianismo kaj Ario estis pardonata, kvankam subite forpasis en strangaj cirkonstancoj kiam denove oni redonos liajn ekleziajn privilegiojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jan Śrutwa: Nicejski sobór I Unua Nicea konsilio), en: Encyklopedia katolicka. T. 13 (Katolika enciklopedio, vol. 13), Towarzystwo Naukowe Katolickiego Uniwersytetu Lubelskiego (Scienca Societo de Katolika Universitato de Lublin), Lublin 2009, p. 989–993. ISBN 978-83-7306-443-0.
Ekumenaj koncilioj, kies enhavo akceptiĝis de la ortodoksa eklezio kaj la katolika eklezio:
Unua koncilio de Niceo |
Unua koncilio de Konstantinopolo |
Koncilio de Efezo |
Koncilio de Kalcedono |
Dua koncilio de Konstantinopolo |
Tria koncilio de Konstantinopolo |
Dua koncilio de Niceo
Ekumenaj koncilioj akceptitaj de la katolika eklezio:
Kvara koncilio de Konstantinopolo |
Unua Laterana koncilio |
Dua Laterana koncilio |
Tria Laterana koncilio |
Kvara Laterana koncilio |
Unua koncilio de Liono |
Dua koncilio de Liono |
Koncilio de Vienne |
Koncilio de Konstanco |
Koncilio de Bazelo/Ferrara/Florenco |
Kvina Laterana koncilio |
Koncilio de Trento |
Unua Vatikana koncilio |
Dua Vatikana koncilio